La sekva raporto pri evoluoj en okcidenta Kazaĥio baziĝas sur informoj de la rusa sindikata retejo infoprof.ru.
Strikoj kaj protestoj de laboristaj homoj daŭras en Kazaĥio malgraŭ severa subpremado de la januara protestoj.
Trian tagon strikas laboristoj de la MAEK-Kazatomprom (Kazaĥa Atoma Industrio) kaj de la Fabriko de Vitraj kaj Plastaj Pipoj en la provinco Mangistau, kiuj malkonstruis ilojn lunde. Marde al ili aliĝis savlaboristoj, gardistoj kaj fajrobrigadistoj de KMG Security.
La strikistoj starigis tendojn kaj fornojn kaj restas sur la tereno de siaj entreprenoj. Lokaj loĝantoj kaj laboristoj ĉe najbaraj entreprenoj donas al ili aktivan subtenon kaj kolektas manĝaĵon kaj akvon por ili. Novaj laborkolektivoj povas aliĝi al la striko ĉi-semajne.
La strikistoj ĉe MAEK-Kazatomprom en Aktau postulas 100% plialtigon de la salajro. Ili ĉiuj malaprobis la oferton de la dungantoj altigi salajrojn je 30%. La laboristoj de la pipo-fabriko postulas la liberigon de arestitaj kolegoj, salajroaltigon, kaj la revenon de sia fabriko al KazMunaiGaz (Kazaĥa Urba Gaso), de kiu ĝi estis apartigita kiam ĝi estis privatigita kaj raciigita antaŭ pluraj jaroj.
La dungitaro de KMG Sekureco strikis pasintsomere, sed multaj el iliaj postuloj pri plenumo de laborleĝaro, pago de gratifikoj kaj plibonigo de laborkondiĉoj ne estis plenumitaj. La promesita salajra kresko estis efektivigita nur parte.
En Janaozen jam de unu semajno okazas nova amaskunveno. Ĝiaj partoprenantoj estas la senlaboruloj kaj ankaŭ laboristoj de diversaj entreprenoj, kies dungantoj rifuzas akcepti ilin kiel kutimajn dungitojn kaj uzi ilin nur surbaze de subkontraktado. Tuta serio da laborkolektivoj staras kontraŭ subkontraktado.
Senlaboraj gejunuloj postulas, ke oni donu al ili laboron senprokraste, ke oni kreu novajn laborpostenojn kaj kreu novajn entreprenojn en la regiono, kie multaj kuŝejoj de naturresursoj jam proksimiĝas al elĉerpiĝo. Tiu ĉi postulo estis starigita ĉe la amaskunvenoj en januaro kaj nun elstaras en la nunaj protestoj. La amaskunveno nun daŭras nokte kaj tage.
La 8-an de februaro komenciĝis en Aktau protestoj de patrinoj postulantaj konstruadon de lernejoj kaj infanĝardenoj kaj ankaŭ ĉesigon de kontraŭleĝa komerca konstruado. Al iliaj protestoj aliĝis senlaboruloj kaj subkontraktitaj laboristoj.
Ili kune decidis subteni la partoprenantojn en la amaskunveno en Janaozen, organizis sian propran proteston ekster la konstruaĵo de la provinca administracio, kaj poste la sekvan nokton baris la ŝoseojn de la centraj stratoj de la urbo. La polico disigis la homamason, sed la protesto verŝajne rekomencos.
Klare la protestoj ne formortas sed denove kreskas en skalo. La strikistoj ĉe la tri entreprenoj kaj la senlaboruloj nun protestas tage kaj nokte kaj rifuzas disiĝi. La amasaj strikoj kaj protestoj de la pasinta monato povas ripetiĝi, precipe pro tio, ke eĉ ne unu socia postulo estis plenumita krom provizora redukto de la prezo de gaso dum 180 tagoj.
Fonto: https://aitrus.info/node/5908. Tradukis Stephen Shenfield